Seksa mistrakto

Seksa mistrakto estas ajna speco de seksa agado kiu rezultigas aŭ ŝajnas damaĝi homon. Plejparte, ĝi inkluzivas la uzon de fizika forto, misuzo de aŭtoritato, devigo aŭ falsa priskribo. Ofte seksmistrakto estas ligita al aliaj formoj de mistrakto kiel fizika kaj emocia [1]. Seksa mistrakto povas inkludi aspektojn de infanmistrakto, malvola aŭ devigita seksa konduto kaj/aŭ seksa agado inter infano kaj plenkreskulo (aŭ alidirite neplenaĝulo kaj plenaĝulo), ĉu aŭ ne devigite [2]. Seksa mistrakto kovras larĝan gamon de agoj: incesto, seksa perforto, karesado de genitaloj, eksponiĝo al malmorala agado, seksaj ritoj, kaj implikiĝo en pornografio [3].

Seksa mistrakto inkluzivas seksperforton, pedofilajn agojn, inceston, malkovron, tuŝi homon, kiu ne konsentas, kaj minacojn de seksa naturo. Viktimoj de seksmistrakto havas siajn limojn por intimeco, sekseco aŭ persona integreco malobservitaj. Esti eksponita al seksmistrakto tre ofte havas grandan negativan efikon al mensa sano. Estas ofte por viktimoj de seksmistrakto disvolvi post-traŭmatan stresmalsanon.

  1. Sexual abuse. 2018 American Psychological Association. Arkivita el la originalo je 2 February 2019. Alirita 28 January 2018.
  2. Child Molestation vs. Sexual Abuse (2021-05-24). Alirita 2022-07-04.
  3. (2002) “Peer commentaries on Green (2002) and Schmidt (2002)”, Archives of Sexual Behavior 31 (6), p. 479–503. doi:10.1023/A:1020603214218. “Child molester is a pejorative term applied to both the pedophile and incest offender.”. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search